Diskuto:Syřenov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Petr Tomasovsky: Saluton Petro, mi vidas ke la listo de nombro de loĝantoj ĉi tie kaj en multaj aliaj tekstoj pri loĝlokoj de Ĉeĥio tre elegante prenas informojn el vikidatumoj, sed ke antaŭ ĝi restas nekutime vasta spaco de nenio. Mi tre malmulte scias pri moduloj, kaj ne povus mem trovi la eraron tie, sed ie devas esti eraro, kiu kaŭzas tiun tro vastan interspacon. Ĝuste ĉar la ŝablono kaj modulo efikos en multaj paĝoj, bonos ripari tiun grafikan strangaĵon. Krome mi sube de la paĝo legis strangan vorton "kracisto" - mi supozus ke eble temu pri vorto "kuracisto", sed ĉar mi en neniu de mi komprenata lingvo trovis tiom detalajn informojn pri s-ro Kampelík, mi ne volus blinde diveni kaj simple resendas tiun tajperaron al vi. Salutas ThomasPusch (diskuto) 00:09, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]