Diskuto:Taŭruso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La proponita alternativa esperantlingva nomigo "Toros-montaro" (turke toros Dağları) estas misgvida kaj fontas en miskompreno, ĉar en la turka "toros" estas montoj kaj "Dağları" estas la nomo de la montoj, do en Esperanto laŭ PIV "Taŭruso". Sekve "Toros-montaro" signifus nur "montoj montoj" aŭ turke "toros toros". Simple estas hazardo ke en la turka unu nomero komenciĝas per T- kaj en Esperanto la alia. Ankoraŭ ne ekzistas iu ajn referenco ke ie uzatus la miskomprena nomo "Toros-montaro" aŭ "toros-montoj", sed neniam oni povas certi ke neniu kopias el aŭ referencas al Vikipedio, do mi forigas la inventitan alternativan esperantlingvan nomigon por eviti disvastiĝon de la miskompreno. ThomasPusch (diskuto) 17:16, 3 okt. 2023 (UTC)[Respondi]