Diskuto:Tabulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vikdatuma ligo estas pli ol duba. Ligo al la franca apartiga listo "planche" estus tute en ordo, sed al germana kaj angla "Planche" estus tute misa, kaj al la rusa "Планше" (Planŝe) same! Mi ne vidas alian eblecon ol malligi ĝin de la vikidatuma ero, individue lin la francan apartigan liston "planche" ĉi tie kaj krei memstara vikidatuman eron. ThomasPusch (diskuto) 19:59, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

La albanan tekston mi nur kapablis deĉifri per tradukilo - ĝi tekstas: "Lignotabulo estas maldika, kutime mallarĝa, lignopeco, kiu estas produktita per segado [...] laŭlonge kaj estas uzata kiel konstrumaterialo. Pecoj de ĉi tiu objekto povas havi malsamajn formojn kaj grandecojn. Ankaŭ, lignotabulo ankaŭ signifas io kiu estas konstruita kun tiaj lignopecoj aŭ eroj de ili. Iafoje ŝtonplatoj estas prenitaj por tabulo, sed aliaj esprimoj kiel ardezo ktp estas kutime uzataj por ili. Dum liberaj konversacioj, okazas, ke la kamparanoj parolas pri la tabulo, per kiu ili celas la orelojn de la plugilo." Bone, pli malpli kompreneblas kion la teksteto volas peri. Tiu ĉi teksto ankaŭ aldoneblas individue al la esperanta teksto. La teksto de la esperanta kaj albana artikolo ankaŭ povus unuiĝi al unu vikidatuma ero, sed mi ne emas disputi kun la albanaj vikipediantoj kaj tial ne starigas la proponon. ThomasPusch (diskuto) 20:08, 23 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

PS: la germana teksto cetere informas, krom ke "Planche" estas la familia nomo de iuj francoj, ke "planche" minuskle estu neformala nomo de la ejo de skermado. Tiu klarigo havas tute neniun (!) rilaton al tabulo, samkiel la angla kaj rusa teksto simple nur fokusantaj pri la familia nomo "Planche" de iuj francoj.