Diskuto:Tadeusz Wittlin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara @Sliwinski: Se vi kreas artikolon, ne forgesu ankaŭ plenigi la bazajn esperantlingvajn informojn en Vikidatumoj. Ĉi tie, tio estas titolo Tadeusz Wittlin kaj priskribo pola juristo, verkisto kaj publicisto. La priskribon eblas simple elkopii el la unua frazo - ne gravas se aliaj lingvoj nur priskribas lin pola verkisto. Ne estas problemo se ni iom pli ekzaktas ol aliaj vikipedioj. Se vi ne scias kiel aliri Vikidatumojn, damandu. Ĉiukaze ĉe mia komputilo la esperantlingvaj informoj en Vikidatumoj ĉiam videblas sub la titolo en pli grandaj literoj, do nun "Vikidatumoj: Tadeusz Wittlin (Q9354995), pola juristo, verkisto kaj publicisto" - ĉe vi devus esti simile (eble, se vi ne ŝaltis vian vikipedion al esperanto, sed vidas ĉion pole, la linio komenciĝas per "Wikidane..."). Ĉi tie nun ĉio estas en ordo, sed en plej multaj aliaj novaj paĝoj ankoraŭ la informoj mankos - kaj estas la tasko de tiu kiu faris la artikolon ankaŭ fari la informojn en vikidatumoj. Speciala kazo estas se la esperanta teksto estas la unua entute kaj necesas malfermi vikidatuman eron. Se tio okazas kaj vi ne bone sukcesas eltrovi ĉion memstare, absolute ne estas problemo demandi pri helpo de alia esperanta uzanto. ThomasPusch (diskuto) 15:45, 6 feb. 2024 (UTC)[Respondi]