Diskuto:Tago de Sankta Patriko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hmmm, Mi kredas ke la nomo devus esti Tago de Sankta Patricio - la kialo estas ke la vera nomo de la sanktulo estas gaela kaj tute ne rilatis al Patricio aŭ Patriko - la aludita nomo devenas el la latina vorto "patricius" kaj estis adjektiva vorto.

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo?

Mi notus ke la 15 fotoj pri sama festo estas iom tro, dum ekzemple en la angla vikipedio estas tute bonaj kaj aldonindaj bildoj. Kaj mi postulus fontan referencon pri la supra aserto de la diskutpaĝo. Sed en la artikolo mi je unua rigardo ne vidas dubeblan informon. Mi nur metas la nomon de la festotago en la irlanda kaj angla, ĉar tio laŭ mi mankas. ThomasPusch (diskuto) 02:17, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]