Diskuto:Taja bahto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La valuta nomo tajlanda bahto estas unu el malmultaj esceptoj ĉe valutaj nomoj: kutime tiuj nomoj uzas simplan etnan adjektivon, por esti laŭeble koncizaj (do laŭ tiu modelo estus taja, ne tajlanda) - kaj en kazoj de substantivaj valutaj nomoj nur uzataj en unusola lando (kiel la bahto) eĉ neformale eblas entute nemencii adjektivan precizigon (nur ĉe dolaroj, rialoj, dinaroj, markoj ktp. tiaj adjektivoj tre necesas). Tamen la tradiciiĝintaj formoj tajlanda bahto, sudkoreia/nordkoreia ŭono (sudkoreoj kaj nordkoreoj ne estas du etnoj: sudkoreianoj kaj nordkoreianoj etne estas simple koreoj) kaj rusia rublo (konsidere al la aparte multaj nerusoj en Rusio) ne perforte korektiĝu. Nur alidirektigoj - ekzemple "taja bahto" kaj "bahto" al la celpaĝo "tajlanda bahto" - nepre necesas por gvidi legantojn.

ThomasPusch 14:12, 7. Nov 2010 (UTC)