Diskuto:Tariŝio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi neniel certas, ĉu Tariŝio (kaj ne eŭrophispane Tariĥio, aŭ Tariŝo aŭ Tariĥo ... kial -i-?) estas la "oficiala esperantlingva nomo de la departemento". Dubokaze provizore preferiĝu la hispanlingva departementa nomo, do artikola titolo Tarija (departemento), despli ke en la teksto la samnoma ĉefurbo ja hispane nomatas Tarija, ne esperantigite Tariŝo aŭ Tariĥo aŭ kiel ajn. Tamen: Se lokaj esperantistoj sisteme kaj unuece uzas iun el la eblaj esperantlingvaj nomoj de la departemento, estas tute en ordo ankaŭ uzi tiun esperantigon ĉi-tie. -- ThomasPusch (diskuto) 09:50, 24 Okt. 2012 (UTC)