Diskuto:Telepatio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo prezentas opinion kvazaŭ ĝi estus science pruvita fakto, sed la sekulara naturscienco ne unuanime - kaj ne kun granda malplimulto - akceptas la ekziston de telepatio, nek la aserton ke "la spirito ne estas entenata en la korpo", nek la ekziston de spiritoj ĝenerale.

En sia nuna formo, la artikolo do ne havas lokon en objektiva enciklopedio. Ĝi devas esti aŭ forigita aŭ objektivigita, kun klarigo pri la malsamaj teorioj - kaj de kredantoj kaj de malkredantoj. Gunnar Gällmo 13:23, 28. Aŭg 2005 (UTC)

Mia kara, via opinio ne estas objektiva, estas nur via vidpunkto pri kio estas objetiveco. Laŭ tiu vidkunto, artikolo pri Jesuo, ekzemple, ne estus en enciklopedio, ĉar la historia scienco ne pruvis ke ekzistis iu nomata Jesuo. Eble ni povus skribi nur pri fazeolojŝtonoj! Certe estas artikoloj en vikipedio pri spiritoj kaj aliaj religiaj temoj. Vi povas, do, rigardi telepation kiel filozofaĵo, fikcio, aŭ eĉ religio. Kial rigardi ĝin kiel "scienca" afero?Roberto 13:33, 28. Aŭg 2005 (UTC)

Artikolo pri Jesuo povas esti en Vikipedio, kondiĉe ke oni priskribas opiniojn kiel opinioj, teoriojn kiel teorioj kaj pruvitajn faktojn kiel pruvitaj faktoj; same pri telepatio. Via artikolo prezentas unu el pluraj teorioj pri telepatio, el kiuj laŭ mia scio neniu estas pruvita - bone, se vi skribas ke ĝuste tiel estas; sed se artikolo prezentas unu teorion kiel fakto, kaj prisilentas la aliajn teoriojn, mankas objektiveco. Estus same se vi prezentus kiel fakto ke telepatio ne ekzistas; ankaŭ tio estas unu el pluraj, ne pruvitaj, teorioj.

Religiaj temoj estu ĉi tie prezentitaj plejeble en maniero religiscienca, ne religia; literaturaj temoj literaturscience, ne literature; ktp. Tia estas la karaktero de ĉi tiu enciklopedio; polemiko apartenas al aliaj lokoj. Gunnar Gällmo 16:37, 29. Aŭg 2005 (UTC)

Estimata Gunnar Gällmo! Mi relativigis la tro por-telepatieman prezenton, kaj supermetis pli sciencan vidpunkton. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:46, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]