Diskuto:Tereza Kapista

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi havas tre malmultajn informojn pri ŝi, kiujn mi kunskrapis el la interreto kaj resumis en la jena nova artikoloĝermo. Intence mi skribas "serbia", ne "serba esperantistino", ĉar mi scias pri ŝia vivo en Serbio, sed ne konas la biografion sufiĉe por aserti ke ŝi etne estas centprocenta serbino... Kaj ie mi krom la pli ofta persona nomo Terezija ankaŭ (multe malpli ofte) trovis la alternativan literumon Tereza... Mankas naskiĝdato (kaj eble -loko), ĉiaj pliaj biografiaj informoj pri profesia kaj privata vivo, pliaj aktivecoj en la Esperanto-movado ktp. Do restas plukolektindaj kaj aldonindaj informoj... ThomasPusch (diskuto) 11:42, 8 Sep. 2013 (UTC)

PS: Mi korektas min: post pli da serĉo mi trovas pli da mencioj de persona nomo "Tereza" ol de "Terezija". Mi do korektas la artikolan titolon kaj alinomigas la artikolon al la formo "Tereza". Krome mi trovis la naskiĝjaron 1930, kiun mi aldonas. ThomasPusch (diskuto) 11:59, 8 Sep. 2013 (UTC)
PPS: La jena e-lingva reta intervjuo kun ŝi, fare de Dimitrije Janičić, kun portreta foto kaj multaj biografiaj informoj donas plian informan materialon, kiun mi tamen nun pro tempomanko ne sukcesos mem transpreni en la artikolan tekston... Sed eblus pluredakti baze de tiu fonto. ThomasPusch (diskuto) 12:08, 8 Sep. 2013 (UTC)