Diskuto:Terpiro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Topinamburo" troviĝas en PIV 2002, p. 1168. La planto ne estas piro. Ĝi ankaŭ ne estas iu piro de tero, idiotismo tute kiel terpomo. Mi proponas do korekti la titolon kaj la nomon de la planto. --Forstbirdo (diskuto) 21:29, 28 Feb. 2016 (UTC)

Ankaŭ terpiro kaj tubera helianto troviĝas en PIV, do PIV ne donas veran kialon ŝanĝi la titolon. Eblas aldoni la aliajn nomojn en la tekston. La planto certe ne estas piro, sed ĝi ja estas terpiro. Simile, ekzemple, marleonoj ne estas leonoj. --Surfo 20:12, 1 Mar. 2016 (UTC)
Oni ŝatu aŭ ne t.n. idiotismojn, ja la terpiro estas la tubero — t.e., tiu parto de la planto kiu similas piron. La planton mem oni nomu kiel ajn: tuberhelianto, topinamburo (jes, kiel kantis Ĝanfranko, alondu al la franca o-finaĵojn kaj nomu ĝin Plena Vortaro), tupinambro (nomo rekonebla de pli ol duonmiliardo), terpirplanto, terpirjero (ja silferaĵo, sed eĉ haltinta horloĝo…), eĉ terpirujo (tamen ve!: for ĉiom da ĉi misaj ujoj!)sed ja ne terpiro mem. Kaj ja terpirtubero estas sensencaĵo tia kia *terpomtubero (tubero de tubero = tubertubero!). Tuvalkin (diskuto) 07:55, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]