Diskuto:The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Fenikals: Estimata Fenikals, vi proponis alinomi la artikolon «The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex» al «La deveno de homo kaj selekto rilate al sekso». La propono tre subtenindas SE estas publikigita esperantlingva versio de la libro je tiu titolo. Bedaŭrinde mi trovas nenie en la reto kaj en neniu esperanta libroservo iun ajn spuron pri tia publikaĵo. Se ĝi ne ekzistas, kaj tiel ŝajnas, tiam maksimume tolereblas alidirektilo de la titolo «La deveno de homo kaj selekto rilate al sekso» al la artikolo «The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex». Praktike tio donas saman rezulton, ke en aliaj teksto oni povas simple meti internan ligilon «La deveno de homo kaj selekto rilate al sekso». Tio estas bona kompromiso, ĉu ne? ThomasPusch (diskuto) 09:20, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]