Diskuto:Tibor Sekelj/Bibliografio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rilate al la aŭtoroj de la katalogo pri la subotica ekspozicio, mi proponus rezigni pri ligilo al Đorđe Dragojlović, ĉar mi nenie en la interkomputila reto sukcesas spuri iun ajn informon pri li, sed anstataŭe kuraĝus meti ligilon al la kunaŭtora nomo Milovan Miković: pri li estas bona kaj ampleksa artikolo en la kroata vikipedio (nur tiulingve), kun pluraj mencioj ankaŭ de Tibor Sekelj kaj de Esperanto - el ĝi eblus ĉerpi (kaj eble ankoraŭ el aldonaj fontoj). Se iu havas taŭgajn "paperajn" aŭ personajn informojn pri Đorđe Dragojlović, kaj verkas artikolon kun mencio de tiuj fontoj, des pli bone, tiam kompreneble eksencas ligilo, sed je tia hazardo ne indas fidi. Por ne pliigi la ruĝajn ligilojn, mi nun nur forprenas la ligilon de Đorđe Dragojlović, kaj ankoraŭ ne faras ion pri Milovan Miković. --ThomasPusch (diskuto) 14:41, 31 Jan. 2013 (UTC)

PS: Hodiaŭ mi verkis artikolan ĝermon pri Milovan Miković kaj do metas internajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 12:57, 3 Dec. 2013 (UTC)