Diskuto:Tokpisino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ektradukas la artikolon el la francan version. -- Gabriel BEECHAM 21:49, 8. Apr 2004 (UTC)

Tokpisino diable ne estas "Okcidentĝermana lingvo"! Pro sia aparta estigo kreolajn lingvojn oni ne kalkulas al ordinaraj "lingvofamilioj". Plejmulto da tokpisaj vortoj jes iel derivas de la Angla, sed ĝia gramatika bazo tamen estas novgvinea, neĝermana. Mi ŝanĝas tujtuj la kategoriecon. Bab 13:21, 9. Dec 2005 (UTC)

Reverkita[redakti fonton]

Saluton. Mi reverkis la artikolon surbaze de miaj fontoj kaj la suprasoraba versio: hsb:Tokpisinšćina. Kore --Tlustulimu 17:11, 13. Jul 2009 (UTC)

Titolo kaj historio[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ vidis, ke iu IPulo provis "alinomigi" la artikolon. Sed li fakte rekreis ĝin sub nova titolo kaj kopiis la tekston. Ĉar la nova titolo estas pli taŭga, mi "riparis" la fuŝon per alinomigo de Tok-Pisino al Tokpisino. Bonvolu ne malfari tion sen antaŭa diskuto, precipe se vi mem estas aktiva kiel IPulo. IPuloj ne povas ĝuste, t.e. laŭregule, alinomigi ion.

Mi pensas, ke ni estu pli atentaj pri tiaj aferoj, ĉar IPuloj ofte estas komencantoj pri vikipedio kaj tial simple ne povas koni la ĝustan manieron de alinomigo. --Tlustulimu (diskuto) 09:05, 20 Jan. 2013 (UTC)