Diskuto:Tomaso Albinoni

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu estas normala metodo havi tri samajn artikolojn: Albinoni, Tomaso Albinoni, Tomaso Giovanni Albinoni ? -- aldonis sen subskribo anonimulo la 10-an de novembro 2006

Certe ne, sed delonge la titoloj Albinoni kaj Tomaso Giovanni Albinoni estas simple alidirektiloj al la sola artikolo Tomaso Albinoni. Tiel estas normala metodo. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Neekzista artikolo venecia kalendaro[redakti fonton]

En la artikolo ekde 2006 atendatas neekzista artikolo venecia kalendaro, kvankam ŝablono indikas ke la esperanta teksto estas traduko de koncerna germana teksto de 2006, kaj tie en la origina teksto nur indikiĝas "venecia kalendaro". Se en la Respubliko Venecio uziĝis aparta kalendaro, tiu fakto certe meritus artikolon, sed laŭ la nuna stato de 2024 ekziastas nek germanlingva artikolo Venezianischer Kalender nek anglalingva Venetian calendar nek itallingva Calendario veneziano. Dum tiel estas, ruĝa ligilo pri en esperanto neekzista artikolo venecia kalendaro ne sencas, ĉar certe por kreo de nova artikolo en la itala lingvo estas pli da referencoj kaj fontaj informaj materialoj ol estas en Esperanto (aŭ en la litova aŭ islanda). Do sencas novan artikolon komenci en la itala, kaj ne naive meti ruĝajn ligilojn al la esperanta, litova aŭ islanda branĉoj de Vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]