Diskuto:Tonga lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo "tonga lingvo" estis aplikita en Esperanto al du malsamaj lingvoj: la tonga lingvo de Malavio kaj la tonga lingvo de Tongo. Tamen, verŝajne neniu el la du nomoj estas forte establita en Esperanto, do ni povus en Vikipedio apliki la nomon "tonga lingvo" al nur unu el ili, uzante alian nomon por la alia.

Ĉar la lingvo de Tongo estas ankaŭ la lingvo de tonganoj, kaj ankaŭ en la angla kaj la franca ĝi nomiĝas "Tongan"/"tongan", ni povus nomi tiun lingvon la tongana kaj apliki la nomon "tonga lingvo" nur aŭ precipe al la tonga lingvo de Malavio.

Ĉu tio ŝajnas bona ideo, aŭ ne? --anonimulo de IP-adreso 193.131.176.54 la 27-an de oktobro 2004‎

Nu, mi ja dirus ke la nomo "tonga lingvo" por la tonga lingvo de Tongo jam estas forte establita en Esperanto, tial ĉiukaze la propono apliki la nomon "tonga lingvo" nur aŭ precipe al la tonga lingvo de Malavio kreus konfuzon. Sed la nuna situacio nomi la lingvon de Malavio "tongaa lingvo" kaj pro manko de alternativoj nomi la lingvon de Tongo "tongana lingvo" jam estas malpli konfuziga. Tamen mi preferus havi tiun ĉi paĝon sub titolo "tonga lingvo (apartigilo)" kaj havi la bazan titolon "tonga lingvo" kiel alidirektilo al "tongana lingvo", ĉar pro la konateco de la ŝtato Tongo la tonga lingvo de Tongo nun estas kaj daŭre estos la plej konata el la "tongaj lingvoj" (kvankam, konsentite, ĝin sume parolas malpli da homoj ol la tongaan, ĉitongan kaj gitongan). ThomasPusch (diskuto) 20:19, 1 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]