Diskuto:Tongo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karaj, ĉu vi certas pri tio, ke la nomo “Tongo” en la tonga lingvo signifas “amikeco”? Mi faris esploron en aliaj fontoj, kaj jen estas tio, kion mi trovis. Bedaŭrinde mi ne (ankoraŭ) sukcesis trovi informojn en paĝoj de Tonga registaro. Portugallingva Vikipedio, hispanlingva Vikipedio: en multaj polineziaj lingvoj la signifo de vorto “Tonga” estas sudo, kaj probable la lando ricevis tiun nomon pro tio, ke ĝi situas sude de Samoo; sed por tongananoj la nomo de sia lando signifas “ĝardeno”. La germanlingva Vikipedio informas, ke antaŭe la insularo estis konata ankaŭ kiel "Freundschaftsinseln", t.e. “Insuloj de Amikeco”. En la anglalingva Vikipedio estas simila informo pri "Friendly Islands", “Amikemaj Insuloj”. En la pola Vikipedio: signifo: “sudo”. La nomo de la lando venas de la vorto tongahahake, kun la signifo “sudo”, kies origina signifo estas “la vento blovanta el sudoriento de la lando”. Franca Vikipedio: en multaj polineziaj lingvoj, inter ili la tonga lingvo, la vorto "tonga" venas el "fakatonga", kiu signifas “al la sudo”, ĉar la insularo estas la plej suda insulgrupo de la Centra Polinezio. En “Etimologia vortaro de la propraj nomoj”, de André Cherpillod (Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2005, p. 211), estas: “loka vorto signifanta eble ‘insulo’, aŭ eble ‘sanktulo’”. Do, temas pri sufiĉe nebulaj kaj disaj informoj. Sed mi pensas, ke “amikeco” estas nomo donita de eŭropa navigisto Cook, kiu ne rilatas al loka indiĝena vorto “Tongo”. Amike, Ivanĉjo, 19 Jan 2022, 19h00min UTC, ŝanĝita 22h13min UTC.