Diskuto:Trans ĉielarko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Ĉu la esperantoversio jam publikigis ekster vikipedio? Se ne, devus esti problemo pri konvena fonto de la teksto. Vikipedio ne estas loko por publikigo de tradukoj de iuj verkoj. Do la tradukoj jam ekzistu ekster la enciklopedio. --Tlustulimu 15:33, 18 Jun. 2011 (UTC)

Kial problemo?[redakti fonton]

Kial problemo pri la kopirajto? Mi mem estas la autoro de la traduko.

Malsupre troviĝas "Tradukita de Pejno Simono". Pli mi ne povas skribi, ĉu?

Kaj se Vikipedio ne estu la loko por la traduko de iuj verkoj, mi atentigas, ke mi enmetis la tradukitan paroladon de Martin Luther King - "Revon havas mi". Ĉu mi forigu ankaŭ tiun?

--Pejno Simono 07:23, 19 Jun. 2011 (UTC)

Bonvolu legi la ĉapitron "Self-published sources" en angla helpopaĝo kaj la sekvan ĉapitron. Bedaŭrinde la koncerna helpopaĝo ne ekzistas en la esperanta vikipedio. --Tlustulimu 10:39, 20 Jul. 2011 (UTC)

Alia vikipedio kiel fonto[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke estas uzata alilingva vikipedio kiel fonto. Tio ne estas en ordo. Krome la ligila kodigo estas funkcianta, sed tamen malĝusta. --Tlustulimu 20:26, 19 Jul. 2011 (UTC)

Do la intervikiaj ligiloj estu kodataj alimaniere, nome jene [[:en:House|domo]] por havi domo. Pli detala priskribo pri tio troviĝas en Helpo:Interlingva ligilo. --Tlustulimu 10:12, 20 Jul. 2011 (UTC)
La respondo, kial la referencigo al alilingva vikipedio estas malkonvena, troviĝas en angla helpopaĝo. --Tlustulimu 10:43, 20 Jul. 2011 (UTC)

Artikola kodigo[redakti fonton]

Saluton. La artikola kodigo parte estas tre stranga mikso el vikisintakso kaj HTML-simila kodo. Ĉu la aŭtoro eble emas inventi novan vikilingvon? Se ne, mi rekomendas vikiigi la kodon. --Tlustulimu 20:27, 19 Jul. 2011 (UTC)

Permeso de publikigo de traduko en vikipedio[redakti fonton]

Saluton, Pejno. Mi ĵus rigardis en de:Harold Arlen, kiam mortis la aŭtoro de la muziko. Do tio estis en 1986, kaj ne koncernas vian tradukaĵon. Sed mi ankaŭ serĉis la saman informon pri E. Y. Harburg, kiu skribis la anglan tekston. Li mortis en 1981.

Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu validas la 70jara forpaso de aŭtoroj ankaŭ por muziko resp. kantaj tekstoj, kaj ne nur por bildoj. Eble ni demandu pli spertajn ulojn pri tio. Yekrats ofte okupiĝas pri la bildoj kaj forigas senlicencajn. Tamen mi ne scias, ĉu li povus helpi finfine solvi la problemon. --Tlustulimu 17:26, 21 Jul. 2011 (UTC)

Formala postulo[redakti fonton]

(el Vikipedio:Diskutejo)

Laŭ la Anglaj instrukcioj Vikipediisto liveru Anglan tradukon de fremdlingva fonto, al kiu li ligas. Tio signifas, ke en la Esperanta Vikipedio mi liveru Esperantan tradukon de fremdlingva fonto, al kiu mi ligas. En Trans ĉielarko mi ligas al Angla orginalaĵo. Do precize laŭ la Vikipediaj reguloj mi liveru tradukon. Ĝuste tion mi faris. Do mi nun formale postulas, ke Airon tuj forigu la kopirajtan mesaĝon el la paĝo Trans ĉielarko kaj restarigu mian tradukon. Liverante tradukon de ekstera fremdlingva fonto, mi tre precize sekvas la regularon. Do mi petas, ne plu - ie ajn - forigi miajn tradukojn - kiam mi ligas al fremdlingva laŭ la regularo tradukenda fonto.

Bonan nokton. --Pejno Simono 17:45, 21 Jul. 2011 (UTC)