Diskuto:Transformatoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu transformatoro aŭ transformilo?[redakti fonton]

Mi opinias, ke la vorto transformilo estas pli taŭga ol transformatoro. Same kiel komputilo/komputatoro. -ilo estas ĝenerala fina silabo. Ni ŝanĝu tion. --Hans 14:26, 11. Maj 2010 (UTC)

Mi samopinias al vi. Efektive, mi ĝis nun ne kuraĝis enkonduki tian ŝanĝon nur pro mia nesufiĉa sperto pri la fizika faklingvo en Esperanto (kvankam mi estas mem fizikisto). Amike, --WinstonSmith 14:40, 11. Maj 2010 (UTC)
Saluton. La problemo nun estas, ke la libro "Esperanta terminaro de fiziko, Esperanto-japana-angla", el la jaro 1992, sur la paĝo 126 enhavas la formon "transformatoro". Eble ni tial ne ŝanĝu la titolon, kvankam mi persone preferus "transformilo". Amike --Tlustulimu 14:59, 11. Maj 2010 (UTC)


en NPIV ni ne trovas la vorton je trans- sed sub formo. Tie ni legas

  • transformilo, transformatoro

En la klarigoj sur p. 32 , je paragrafo H. "Elekto inter konkurantaj formoj" estas menciita "komputilo" kiel preferinda. Ili ne uzas tiun klaran vorton, sed diras "tre rapide disvastiĝis". "Transformilo" ne estas menciita. Mi bedaŭrinde ne trovis, kion signifas, se du konkurantaj vortoj estas menciitaj unu post la alia, nur apartigitaj per komo. Ĉu iu trovas klarigon pri tio?

Pri la vortaro el 1992: ekde tiam la preferita uzo de multaj vortoj ŝanĝiĝis, i.a. la menciita "komputilo". Mia propono: ni atendu, kiuj aliaj opinioj aperos kaj poste decidu pri ŝanĝo., Ĝis nun ni estas tri por "transformilo", neniu kontraŭ. --Hans 14:38, 12. Maj 2010 (UTC)

Mi intencas pliampleksigi la artikolon, kaj provizore uzos la vorton transformatoro, por ne enkonduki malkoheraĵon. Mia prefero tamen restas ĉe "transformilo". Amike, WinstonSmith 13:09, 21. Maj 2010 (UTC)
  • Evitu ni la poluon per neologismoj

Amikoj, viaj preferoj ne estas miaj. Konservu ni nur la originalan terminon transformatoro, kaj tamen akceptu ni la neologismon transformilo, kiu nun aperas en PIV, malgraŭ ke ĝi ne aperis en la versio de Plena Vortaro en 1964.

Sammaniere, konservu ni nur la originalan terminon generatoro, kaj forigu ni tiun tute ne taŭgan neologismon generilo, kiu jam havas familiaran signifon, laŭ PIV, pri generaj organoj de homo!

Sammaniere, konservu ni la originalan terminon alternatoro, kaj ne provu anstataŭi ĝin per iu ajn alia "ilo-termino".

Se oni anstataŭas ĉiujn terminojn kiuj finiĝas per "-atoro", estos tro multe da neologismoj, kaj malfaciligas la rekonon de la fakaj terminoj, kiuj iĝus tro fore de la terminoj komune uzataj en aliaj lingvoj.

Laŭ la sama logiko, kial ne proponi la terminon amulo anstataŭ amatoro? -- DidCORN la 2-a de aŭgusto 2013, 19:30 (UTC)

nur nun mi hazarde legas tion pri amulo. Bona ŝerco! Aldono: diktatoro -> diktoro. --Hans Eo (diskuto) 14:13, 16 jul. 2016 (UTC)[Respondi]