Diskuto:Transmeta

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

mi korektis multajn (pli ol 50) erarojn, parte amuzajn. Ĉu la traduko estis farita de bot? Se jes, ĝi estas tre bona bot! Historio mankas.

ekzemploj de eraraj vortoj: okupantinta, konputilo, Fjitsu, iĝenieroj, proekto, derektoro, prevelegiaj akcioj, ...

Stranga estis, ke en la teksto ĉiam aperis la dolaro kiel $,en [-oj kaj eĉ pli, ke MHz aperis kiel MHz,M plus Hz en [-oj. ĉirkaŭ 50 foje! Ĉu helpas, havi la Dolaron kaj Hz 50-foje kun ligilo?

Kion signifas la vorto "damaĝo"? Ĉu malprofito, perdo? Sed dum sama jaro estis indikita profito.

En 2007 "kurso altiĝis ĝis 0,92 $. Pli ĝusta kaj ege dezirinda estus grafiko pri la kursoj dum la tuta tempo.

Entute la detalriĉa teksto ne donis al mi impreson de bona informo. Komparo kun angla kaj germana tekstoj ankaŭ ne klarigis multe pli. Bedaŭrinde! --Hans 21:26, 26. Feb 2008 (UTC)

La artikolon verkis ne roboto, sed mi. Nun ne demandu, kial $ estas $ - mi ne povas respondi nun :) Same pri Hz. Dankon pri preseraroj - mi kompilis la artikolon dum longa tempo uzante diversajn fontojn. Bedaŭrinde la artikolo ne estas plena, tamen ĝi estas sufiĉe riĉa kompare kun multaj aliaj en pluraj lingvoj. Kaj, laŭ mi, estas riĉa kompare kun prikomputilaj artikoloj en esperanto. Bedaŭrinde en esperanto raras bonaj artikoloj pri komputiko. Mi po iom provas verki, sed ne tre sukcese. --P.Fiŝo 14:00, 22. Sep 2008 (UTC)

Senfontaj bildoj[redakti fonton]

La artikolo entenis multegajn senfontajn, videble neliberajn bildojn, kiujn mi devis forigi. Kore, Thomas Guibal 13:51, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ne ofendiĝas, sed mi bedaŭras, ke la bildaro malaperis. Nun mi eĉ ne povas rememori de kie mi prenis ilin. Iam la artikolo estis plej riĉa en la tuta vikio. En nenia lingvo estis tiom da bildoj laŭ la temo :( --P.Fiŝo 14:03, 22. Sep 2008 (UTC)