Diskuto:Trarompo pri Urano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La trarompo, kiun ĉinio anoncis je 2011-01-03 ne kaŭzis grandan ventegon nek en la ĵurnalaro, nek en la interreto. En mia loka gazeto nur aperis 16 cm longa artikoleto sur paĝo 2. En google la respondo al mia enmeto (en germana) "trarompo Ĉinio" mesaĝo nur staras je la kvina pozicio.

Unuaj reagoj enhavis jenajn komentojn

  • nenio nova
  • igas ĉiujn problemojn de la atomtekniko al la pinto
  • la rapida kovada reaktoro: de miraklo-infano al nul-numero

Miaj amikoj ĉiuj, kun unu escepto, tute preterlegis la novaĵon.

Intertempe la unuaj opinioj tre nekredemaj estas jam almenaŭ parte kontraŭigitaj, ĉar la IAEA ja preskaŭ konfirmis la eblecon. Tamen ja povas esti, ke la ĉinoj misjuĝis kaj ke post unua jubilado sekvos malpli bonaj novaĵoj. Sed mi pensas, ke nur 60 jaroj (pro la malgranda stoko de energiprovizoj, je gaso, urano, nafto, kaj ne tre pli grandaj je karbono) estas tre malgaja estonto por nia civilizacio.

Do valoras verki artikolon, ĉu ne? Memkompreneble ni devas labori por doni kvaliton al la artikolo, listigi precizajn fontojn ktp. Sed ĉu ni atendu, ĝis aliaj vikioj faras tiun laboron? Ni estu pioniroj, faru artikolon, el kiu aliaj povos kopii! --Hans Eo 14:06, 11. Jan 2011 (UTC)

Mi havas nenion kontraŭ la artikolo. Tamen mi sugestas al vi informiĝi pri aliaj energifontoj kaj viv- kaj labor-manieroj. Ebla finiĝo de civilizo ne signifas, ke nenio alia interesa konstrueblas. :) --Raoni Sousa 12:04, 13. Jan 2011 (UTC)

Raoni kaj Seminario, dankon por la plibonigoj. Kroma laboro estas bezonata. Mi trovis, ke la artikolo pri Purex en Esperanto estis tro mallonga, aldonis jam ion, restas laboro. --Hans Eo 16:42, 13. Jan 2011 (UTC)


Kion la ĉinoj inventis, memorigas min al la sufiĉe malnova procedo de la "rapida bredreaktoro". Ĝia 60foje pli bona eluzo de la energifonto urano aperis tiel konvinka jam en 1970, ke grupo de germanaj elektrocentraloj investis 7 miliardojn da markoj en la konstruo de tia reaktoro por produkto de 327 MW, planita estis pligrandigo al 1500 MW. La konstruaĵo estis pli ol 90 metrojn alta. Ĝi pretiĝis 1985, inkluzive la kompleta tekniko. Oni jam enverŝis la enorman kvanton de fluida natrio, kiu necesis por la malvarmigo de la reaktoro. Je grandaj kostoj oni devis provizore hejti la natrion elektrike, por eviti ĝian firmiĝon. Tamen la livero de elektriko ne povis komenci, ĉar grandaj demonstracioj de atomkontraŭuloj kaŭzis la landan registaron kaj poste eĉ la federacian ministerion por scienca esploro kaj la federacian juĝejon malpermesi la ekfunkcion "pro politikaj kaj sekurec-teknikaj kaŭzoj".

Oni diras, ke la elektrocentraloj ne estis tute malkontentaj pri la haltigo de la projekto, ĉar intertempe pruviĝis ke la provizo de urano en la tero estis tiel grandega, ke ĝia ŝparo, kiu daŭre kaŭzus kostojn, ne necesis.

Vidu detalojn en la germanlingva vikipedio "Kernkraftwerk Kalkar" aŭ la angla korespondaĵo. --Klaus 17:44, 18. Jan 2011 (UTC)

Kalkar pereis inter alie pro manka ekonomieco. Estos tre interese, sekvi la evoluon. Ĉu la ĉina projekto sukcesos aŭ havos problemojn kiel la aliaj? Ĉu la projekto vere helpos eviti aŭ malplligi atom-rubaĵojn? Ĝis nun pliaj informoj el Ĉinio mankas. --Hans Eo 16:29, 21. Jan 2011 (UTC)

Forŝovita la enhavo[redakti fonton]

Mi ŝanĝis mian opinion kaj forŝovis la enhavon al la artikolo "Pureks-procedo". Vidu tie. --Hans Eo (diskuto) 13:23, 30 Mar. 2012 (UTC)