Pureks-procedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pureks-procedo estas fizika-kemia procedo, en kiu oni disigas el la brulelementoj la uzeblajn uranon kaj plutonion disde la ne plu uzeblaj radioaktivaj defalaĵoj. La angla mallongigo PUREX estas „Plutonium-Uranium Recovery by Extraction“. (Plutonia-Urania Reakiro per Ekstraktado)

En ties principo, la procedo estas formo de ekstraktado, en kiu la ekstraktaĵo estas fosforacida estero, kiun oni maldensigas per 70 % da kerozeno. Tiel oni nomumas la ekstrantan materialon ankaŭ TBP-30.

Dum la reciklado de la brulstangoj, oni disigas (segas) ilin kaj solvas en varmega nitrata acido. La TBP-30 solvas la nitratojn de la urano kaj plutonio, dum nitratoj de brulproduktaĵoj re-restas en la akva fazo. Oni povas ripeti la disigan procedon por atingi la necesan purecon.

Listo de nukleaj reakiro-fabrikoj[redakti | redakti fonton]

Evoluo en Ĉinio[redakti | redakti fonton]

2011-01-03 aperis informo el ĉinio pri teknologia trarompo: Laŭ tio nova teknologio ebligos multe pli efikan uzon de urano. Per la nova teknologio la uzebla parto de la natura urano estos ĝis kvindekfoje pli granda ol ĝis nun. Tial la stokoj de urano, kiuj laŭ ĝisnuna teknologio sufiĉos por nur 60 jaroj, estonte sufiĉos por ĝis 3000 jaroj. La metodo estas pluevoluo de la tekniko pureks. Ties efiko estas multe malpli granda ol tiu de la anoncita ĉina metodo.

La Internacia Atomenergia Organizo (IAEA) konfirmis, ke la ĉina kalkulo povas esti vera. (vidu je reta ligilo 3)

Simpla kalkulado rezultas, ke tiu faktoro 50 povas ankaŭ signifi, ke la kvanto de rubo produktata de atomenergiaj centraloj povos estonte esti reduktita al kvindekoble malpli ol ĝis nun. Tamen, ĉar la rubo entenas la ege venenan plutonion, tre grandaj problemoj eblas. (vidu ligilo 4)

Ĝenerale la mondaj stokoj de energi-liverantaj materialoj ne sufiĉos longe, nome nafto, gaso, karbono. En 1972 la Klubo de Romo unuafoje atentigis pri tio. Kvankam ĝiaj unuaj kalkuloj estis tro pesimismaj, parte falsaj, intertempe la scio pri la limigoj por nia tuta civilizacio, kiu grandparte bazas je elektra energio, estas ĝenerale kreskanta.

Ekde 2011-01 krom diskutoj ne aperis multaj novaj informoj pri la ĉina metodo, tre strange! Stato 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • OECD Nuclear Energy Agency, The Economics of the Nuclear Fuel Cycle, Paris, 1994
  • I. Hensing and W Schultz, Economic Comparison of Nuclear Fuel Cycle Options, Energiewirtschaftlichen Institut, Cologne, 1995.
  • Cogema, Reprocessing-Recycling: the Industrial Stakes, presentation to the Konrad-Adenauer-Stiftung, Bonn, 9 May 1995.
  • OECD Nuclear Energy Agency, Plutonium Fuel: An Assessment, Paris, 1989.
  • National Research Council, "Nuclear Wastes: Technologies for Separation and Transmutation", National Academy Press, Washington D.C. 1996.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

pri la Pureks-procedo

pri la ĉina pluevoluo

ĉina rapida bred-reaktoro jam aktiva ekde 2010. pli efika uzo de urano signifas malpli da atoma rubaĵo. (en angla)