Diskuto:Tuomari Nurmio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu oni menciu, ke li estis sameca ol Juice Leskinen do, ke li estas parte longhara kaj parte kalva? Tuskan parahdus (diskuto) 17:07, 30 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne! Estas foto en la teksto, kiu montras lian kapon. Vorte komplike priskribi la foton ne aldonus informon, sed iritus. Ĉu por blinduloj, kiuj uzas komputilan laŭtlegilon, oni vortigu ĉiun foton? Bone, tiam ekzistas multe pli gravaj fotoj, kaj ĉi tie por blindulo sufiĉus "iom pli ol 70-jara helhaŭta viro, sidanta, kaj interparolanta" (per parametro ALT kaŝita en la foto, ĉar ĉiu ne-blindulo ne bezonas tiun informon). Mi ne pensas ke li kaj tiu Juice Leskinen aspektas samecaj. Sed entute ne estas kutimo en artikoloj kompari malproksime similajn homojn unu kun alia: "Ludoviko Zamenhof similas al Sigmund Freud, ambaŭ en bildoj estas pli aĝaj viroj, ambaŭ havas okulvitrojn kaj similecan barbon. Kaj la haroj de Ludwig Beethoven aspektas same malordaj kiel tiuj de Albert Einstein, nur ne tiom blankaj..." Sensencaĵo, ĉu ne? ThomasPusch (diskuto) 01:41, 17 jul. 2023 (UTC)[Respondi]