Diskuto:UEA

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas la utilecon de tiu ĉi apartigilo. En esperanta vikipedio, plej celata signifo estos Universala Esperanto-Asocio. Malofte oni celus tiun universitaton. Kaj tajpi la longan nomon estas ĝena.

Mi proponas, ke UEA celu Universala Esperanto-Asocio kaj eble lasi noteton en tiu artikolo informante pri konfuzo kun la universitato (malprobabla, mi pensas). -- :)

Mi tutkore konsentas. --Chuck SMITH

Mi nun memoretas, ĉu ne aperas en El la vivo de Bervala sentaŭgulo iu bordelo nomata UEA? :) -- :)

Ne bordelo, sed ligo de bordeloj: Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj. Pli grava ol Universala Esperanto-Asocio, kredeble. --Zundark 22:43, 5. Jun 2003 (UTC)

Ŝajnas al mi iomete danĝere decidi kiu estas la plej grava el pluraj eble celataj paĝoj, anstataŭ uzi apartigilon por ke la leganto decidu. Restas apartigilo por Zamenhof, kvankam L.L. estos la multe plej ofte celata (kaj du el la aliaj eblaj paĝoj jam eĉ ne ekzistas) -- kial oni ne faru simile por UEA?
Cetere, manko de apartilo iom sugestas ke e-istoj interesiĝas nur pri aferoj rilate al la lingvo mem kaj ne pri io diskutebla per ĝi... se oni serĉas "UEA" per "Google", petante trovojn en "ajna lingvo", la universitato estas la ĉefa trovo...
--mi
Kio estas la Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj? Mi serĉis "amordomoj" en Google kaj havis nenian rezulton. Se tiu estas vera organizo kaj vi povas verki artikolon pri ĝi, mi povos havi tiun apartigilon. Alikaze, mi daŭre opinias ke la paĝo iru rekte al la Universala Esperanto-Asocio, ĉar mi pensas ke ĉiuj esperantistoj celus tion tajpante "UEA" kaj en la maloftega kazo kiam oni celas la universitaton, oni povas tamen trovi ĝin sube en la artikolo pri la asocio. --Chuck SMITH

Nu, evidente ne estis sufiĉe klare ke mia lasta frazo estis ŝerca. La Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj estas fikcia organizo en libro de Louis Beaucaire. --Zundark 22:05, 7. Jun 2003 (UTC)

Vi eĉ scipovas iom da esperanto-literaturo! Kie vi estis dum la vivo de la Esperanto-Vikipedio? =) --Chuck SMITH