Diskuto:UK 2006

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

www.ukflorenco2006.it ne funkcias plu! La nova adreso estas http://www.uk2006.info (rigardu ankaŭ: http://www.liberafolio.org/2005/ligoj/ligoukflorenco). -- Anonima noto de julio 2006

Nun, en printempo 2013, la retejo "uk2006.info" ankaŭ delonge ne plu atingeblas. Ankaŭ per reta arkivilo kiel web.archive.org ne plu videblas utila arkivaĵo - post 2008 tute ne estas uzebla rezulto, kaj antaŭ tio estas esperantlingvaj tekstoj sen funkciaj supersignoj, kun erare enŝovitaj anglalingvaj vortoj, sen grafikaĵoj kaj sen ajna enpaĝigo, kaj kompreneble sen en-retejaj ligiloj, do sen subpaĝoj. Neceas tute forpreni mencion pri la eks-retejo. Same la menciata itallingva retejo pri fotoj de Florenco (tute ne rilata al la kongreso) ne plu funkcias, kaj ties mencio same forprenindas. Laŭdindas tamen, ke en la retejo de IKUE ankaŭ haveblas PDF-dosieroj de ĉiuj kongresaj kurieroj, la "Florenca Lilio" 1, 2, 3, 4, 5 kaj 6. Sep jarojn post la kongreso, tio estas bona arkiva stato: Mi tial en la artikolon metas ligilojn de tiuj ses kongresaj PDF-dosieroj. ThomasPusch (diskuto) 19:03, 13 Maj. 2013 (UTC)