Diskuto:USDA-klimataj zonoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mia kompreno la parto "USDA" rilatas ne al la klimato, sed al la tuta esprimo, do mi nomus la artikolon "Klimataj zonoj laŭ USDA". Alie ni devus supozi, ke ekzistas speciala "USDA-klimato". – Umbert' (diskuto) 16:07, 1 Mar. 2015 (UTC)

Por Por: La nuna titolo estas fuŝa anglismo, kiu ne obeas la vortfaradon de esperanto. Tial mi subtenas vian proponon de alinomado. Eble la kreinto de la artikolo simple ne konsciis tion aŭ eble eĉ ne konas la vorton "laŭ". --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 1 Mar. 2015 (UTC)