Diskuto:Universala Medicina Esperanto-Asocio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la e-lingva vikipedio, la publikaĵo Medicina Internacia Revuo aperanta ekde 1964 laŭ nuna stato nur reprezentiĝas per alidirektilo al la artikolo pri UMEA. Tamen atentindas, ke ja ekzistas artikoloj en la angla kaj pola vikipedioj pri la publikaĵo. El ili bonus ĉerpi materialon por e-lingva artikoleto. ThomasPusch (diskuto) 00:40, 2 Jun. 2014 (UTC)

PS: Alternativo estus konsideri ĉu aktualigi la artikolon pri la pli frua publikaĵo nomita Internacia Medicina Revuo, ŝovi ĝin al artikola nomo Medicina Internacia Revuo kaj inkluzivi ankaŭ la periodon de Medicina Revuo (1951-1963). Ja almenaŭ la nuna retejo de Medicina Internacia Revuo konsideras ke temas pri unueca revuo kiu aperas ekde 1923, kaj simple dufoje variigis sian nomon. ThomasPusch (diskuto) 00:43, 2 Jun. 2014 (UTC)