Diskuto:Universitato Adam Mickiewicz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la teksto estas la frazo "La 7-an de majo 1919 okaze de la kvarcentjara datreveno de la fondiĝo de Akademio Lubrański okazis inaŭgura ceremonio de la Piast Universitato." Unua demando estas, kiu gramatika elemento estas la vorto "Piast" sen ajna e-lingva finaĵo - ĉu interjekcio? Dua demando estas, ĉu, se oni ŝanĝas la vorton al adjektivo, la universitato sence nomeblus "piasta". La e-lingva artikoleto pri la dinastio piastoj informas, ke "kun paŭzoj, la dinastio regis ĝis 1370" - plurajn jarcentojn antaŭ la 7-a de majo 1919. Tial ŝajnas al mi, ke la nomo Wszechnica Piastowska foje uzita dum la unuaj universitataj jaroj estis pli esprimo de pola historiisma patriotismo ol objektiva termino. Mi tial elmetas la eksterkontekstan vortumon "Piast" el la frazo. Se iu volas objektive aldoni informojn pri la universitata kromnomo, ili estu en ĝusta Esperanto kaj prefere en neŭtrala vortumo, sen naciisma glorigo. Aparte de tio, laŭ mi tre bonvenus ĉapitro pri la historiaj antaŭaĵoj de la univeritato, la pollingva akademio Lubrański de 1518, la pollingva jezuita kolegio de 1611 kaj la germanlingva, prusia reĝa akademio de 1903 (kies reprezentan halon je nomo Collegium Minus transprenis la nuna universitato). ThomasPusch (diskuto) 11:27, 18 Okt. 2014 (UTC)