Diskuto:Universitato de Teksaso en Aŭstino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo ĝis nun nomiĝas Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino. Tio ŝajnas al mi mistraduko de la origina angla nomo University of Texas at Austin. "Ĉe Aŭstino" signifas, ke la universitata teritorio situas apud la urbo, do ekster ties limo sed proksime al ĝi, "en Aŭstino" signifas ene de la urbaj limoj. Laŭ mia kompreno la universitato estas ene de la urbaj limoj - alikaze ĝi cetere angle nomiĝus University of Texas near Austin aŭ simile. Mi do alinomigas la titolon al Universitato de Teksaso en Aŭstino. ThomasPusch (diskuto) 08:31, 30 maj. 2017 (UTC)[Respondi]