Diskuto:Unuto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉiuj aliaj intervaloj havas siajn artikoltitolojn laŭ la -t-sistemo (duto, trito, kvarto, kvinto, sesto, septo, okto), do ni ne faru escepton por "unuto". Eĉ se "primo" estas iom pli ofta ol "unuto", ĉe kelkaj aliaj intervalnomoj, la -t-sistema vorto estas pli ofta ol la latineca vorto (ekzemple "sesto" estas pli ofta ol "seksto"). Kaj estas nesaĝe havi malunuecon inter tiuj du sistemoj en la Vikipedio. Do mi renomas ĉi tiun artikolon al unuto (la titolo, per kiu ĝi estis kreita). Marcos 18:28, 25. Jan 2009 (UTC)

Mi tute konsentas, nur pensas ke la neologisma variaĵo "primo" tamen meritas flankan mencio en la teksto, ĉar ĝi ja uzatas, kvankam PIV en neniu el siaj eldonoj dokumentigis muzikan signifon de la vorto "primo". ThomasPusch (diskuto) 13:04, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]