Diskuto:Usona sekretario pri defendo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Analoge al noto pri la la ĝis nun sklave el la angla al Esperanto paŭsita titolo Usona Departmento de Defendo: En Esperanto ne estas kutime tiom forte majuskligi ĉiujn vortojn en titolo, do la vorto Usona departemento de defendo (kiel oni ankaŭ elektus majusklojn kaj minusklojn en la franca lingvo) estus tute sufiĉa, kaj krome en internacia vortuzo de Esperanto (kaj ne ekzistas aparte usona nacia vortuzo de Esperanto) la institucio pli bone priskribeblas per la vortumo ministerio ol per la vorto departemento (tio klarigas la rimarkon ke en la teksto mem oni honte ne metas internan ligilon al la vorto departemento, por ne elstarigi tiun malkongruon!). Tial Usona ministerio de defendo aŭ eĉ pli bone Usona ministerio pri defendo estus la plej ĝusta titoligo. ThomasPusch (diskuto) 06:12, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Sekretario laŭ PIV estas iu "viro, dungita de privata persono, por helpi tiun en la korespondado, literatura verkado, serĉado de informoj kaj aliaj konfidencaj taskoj", aŭ iu "oficisto, komisiita de kompanio, societo kaj simile, por teni la korespondadon, redakti la protokolojn de la kunsidoj", aŭ iu "konsilisto, al kiu estis konfiditaj" "sekretoj de la ŝtato". La lasta signifo iom prosimiĝas al la signifo de la posteno, kvankam se oni skribas, ke iu "estas iu konsilisto de registaro, kiu scias ŝtatajn sekretojn", kiam oni imagas iun membron de konsilista stabo, ne la nacian ministron. Kaj la bazaj du klarigoj, en kiuj eĉ mankas klarigoj ke sekretario ankaŭ akceptas telefonalvokojn kaj organizas la kalendaron por sia ĉefo, kaj ĝenerale helpas la ĉefon pri simplaj taskoj, por kiuj la ĉefo ne havus tempon, montras ke la esperanta kompreno de la vorto tute ne taŭgas pri la nacia ministro, kiu estas la ĉefo en sia ministerio kaj havas multajn sekretariojn, kiuj faras la bazajn administrajn laborojn en la ministerio. Tial la angla nomo United States Secretary of Defense estas historia nomigo, pri kiu eblas inter parentezoj klarigi ke la laŭvorta signifo de la angla vorto similus al "Usona Sekretario de Defendo", sed tio ne signifas ke la laŭvorta signifo estus bona traduko al alia lingvo. Tial ĉeĥe eĉ en la koncerna vikipedia titolo, ĉeĥe la posteno estas ministr obrany Spojených států amerických, germane Verteidigungsminister der Vereinigten Staaten, finne yhdysvaltain puolustusministeri, nederlande amerikaanse minister van defensie, ruse министр обороны США, svede USA:s försvarsminister ktp ktp - kaj en normala teksto ankaŭ en la aliaj lingvoj, kiuj elektis en la vikipedia titolo kopii la vorton "sekretario", oni kutime ne nomas la ministron "sekretario". En Esperanto la ĝusta traduko estas "usona ministro pri defendo" kaj mi ne vidas kialon kial ni anstataŭe devus uzi malĝustan nomon, nur ĉar ĝi pli similos al la angla nomo, kaj usonano ne parolanta Esperanto povas pli facile diveni pri kiu temas la nomo. Mi forte pledas por uzo de la ĝusta esperanta vorto, kaj meto de la laŭvorta signifo de la anglalingva titolo en la unuan frazon. ThomasPusch (diskuto) 10:48, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Nun, post la alinomigo ankaŭ de la koncerna kategorio, la usona kategorio ne plu elfalas inter ĉiuj aliaj en la Kategorio:Ministroj pri defendo laŭ landoj. En iu teksto, iu aldonis al la titolo usona ministro pri defendo la aldonaĵon [t.e. milito]. La aldonaĵo kompreneble ĝustas, sed estas forta kritiko pri la usona politiko, kaj tial neniu alia lingvo polemike nomus la ministron "ministro pri milito" (plu, la unua ministro ekde 1785 vere nomiĝis tiel). Ne gravas al mi kritiki la usonan politikon, gravas ke ni ne por la usona ministro kreas eraran kategorion, kiu estas pro laŭvorta mistraduko de nacilingva titolo, dum la ministroj de ĉiuj aliaj landoj havas ĝustajn kategoriojn. Usono estas lando kiel ĉiu alia, kaj ne ricevu apartajn komplezojn ke por ĝi oni aparte kreas kategoriojn pro laŭvorta mistraduko de nacilingva titolo - pri tio eĉ neniu pensus, kiam temas pri traduko de la rusa aŭ sovetunia aŭ ĉina aŭ finna aŭ litova ministro. ThomasPusch (diskuto) 11:31, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]