Diskuto:Usona oficejo pri geografiaj nomoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kie oni povas kontroli ke en Esperanto ekzistas nomo "Usona oficejo pri geografiaj nomoj"? Se ne ekzistas mi proponas uzi nur United States Board on Geographic Names Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:17, 3 Jan. 2016 (UTC)

Mi hieraŭ verkis tiun miniuman artikolan ĝermon pri la temo kaj tiam tute ne trovis esperantlingvan literaturan fonton pri la temo, eble ne ekzistas. Sed tamen preferindas ke fenomeno facile priskribebla en Esperanto havu artikilan titolon prefere en Esperanto ol en nacia lingvo, kaj estu alidirektilo de la nacilingvaj formoj kaj mallongigoj al la artikolo: en Esperanto, esperantlingva titolo simple pli bone kompreneblas ol iu nacilingva, kaj diferencigi inter subjektive "pli bone kompreneblaj lingvoj", ni diru la angla, germana, franca aŭ itala, kompare al "malpli bone kompreneblaj", ekzemple tiuj ne en latina alfabeto, ni diru la ĉina, rusa, araba kaj japana, estus nejusto misatento de lingva egalrajteco. Sed ja nepre estu alidirektiloj. Mi certsd pri la principa prefero de esperantlingva artikola titolo eĉ malgraŭ ke mi tute alternis en prefero de ĉu "oficejo" ĉu "komisiono" en la titolo - fine mi laŭ la franca traduko "buerau" decidiĝis favore al "oficejo", sed la vorto "komisiono" enhave same bone taŭgas, tial mi ligis la variaĵon de "komisiono" majuskle kaj minuskle al la teksto.
Dua temo - pri esto aŭ neesto de tekstaj fontoj, do eksteraj literaturaj referencoj: Kompreneble la teksteto en nuna stato povas esti "sen fontoj", ĝi estas nur artikola ĝermo, do tri frazoj kaj seeble ekstera ligilo - ankoraŭ ne pli. Eksteraj referencoj povas, sed neniel devas, enesti en tia ĝermo... alikaze la malhelpo krei tiajn artikolajn ĝermojn ankoraŭ pli kreskas.
ThomasPusch (diskuto) 03:08, 3 Jan. 2016 (UTC)
Pri nomo. Jes plej bone estus ke ĉiuj artikoloj havus Esperantajn titolojn. Sed mi pensas ke ni (Vikipedistoj) ne povas mem traduki propraj nomoj. Ni nur povas kolekti nomoj el fontoj. Vidu: Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Pri Ŝablono:Sen fontoj. Mi pensas ke ĉiuj informoj en Vikipedio devas havi referencojn. Tio estas plaj grava / plej bona en vikipedio ke ĝi estas kontrolebleca. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:49, 3 Jan. 2016 (UTC)