Diskuto:Usono en la Somera Olimpiko 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ni uzos "Lando en la Somera Olimpiko 2012" aŭ "Lando dum Somera Olimpiko 2012"? Nuntempe, ni uzas ambaŭ:

--Iketsi (diskuto) 14:59, 16 Aŭg. 2012 (UTC)

Al mi ŝajnas ke "en la" pli taŭgas. Principe gramatike ja ambaŭ formoj eblas (en havas kaj lokan kaj tempan signifon, dum nur tempan kun akcento pri pli longa daŭro), sed la dua formo elvokas penson kiel "evoluo de Pollando dum la tempo de la Somera Olimpiko 2012", dum la unua estas mallongigo de "la teamo de Ĉinio en la Somera Olimpiko 2012". Tiel procedas ankaŭ aliaj lingvoj, ekzemple la anglalingvanoj skribas "at the", ne "during the", aŭ la hispanlingvanoj "en los", ne "durante los" ktp. ... Aparte de decido pri en aŭ dum, ĉiukaze rekomendindas uzo de la difinita gramatika artikolo "la": ne temas pri iu ajn el pluraj Someraj Olimpikoj en somero 2012, sed pri "la" Somera Olimpiko 2012. -- ThomasPusch (diskuto) 06:46, 17 Aŭg. 2012 (UTC)
Mi konsentas kaj ŝanĝos aliaj dum al en la en Olimpikaj artikoloj. --Iketsi (diskuto) 11:59, 17 Aŭg. 2012 (UTC)