Diskuto:Vadmaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝajne oni uzas la terminon pli vaste, ĉar la ĉi-semajna Artikolo de la Semajno (pri Saint Michel) parolas pri vadomaro (kun ligilo ĉi tien) en Normandio. --Haruo 20:18, 18. Sep 2006 (UTC)

Chu "Vadamaro" celas esti kunmetajho el "Vad'" plus a-finajho plus "mar'" plus o-finajho? Se jes, tiam estas erare kunskribi adjektivon kaj substantivon, chu ne? Oni ja ankau ne kunskribas la vorton "*Nordaameriko", chu? Tial mi proponas disskribon: "Vada Maro".--Onklo 10:53, 20. Okt 2008 (UTC)

"Onklo" tute pravas. Praktike kaj Vadmaro kaj Vadomaro uzatas, laŭ mia impreso Vadomaro eĉ pli, sed Vadamaro estas nekutimaĵo, kaj mi pensas ke praktike pli sencas subteni la uzon de la simpla kunmetaĵo Vadmaro, ne nur pro tio ke ekzistas dua artikolo Vadmaro (ĝenerale), sed ankaŭ ĉar la simpla substantivo Vadmaro kreas pli mallongajn derivaĵojn kiel ekzemple adjektiva formo (kiel en "vadmara migrado"). La laŭ iuj homoj pli simple prononcebla variaĵo Vadomaro tamen sendube estas ĝusta alternativo. Mi forigas la formon Vadamaro kaj lasas kaj Vadmaro kaj Vadomaro, kun teksta prefero de Vadmaro... -- ThomasPusch (diskuto) 10:56, 20 Nov. 2012 (UTC)

Mi kunigis la artikolon Flusejo kun tiu Vadmaro, konforme al la diskutpaĝo de Flusejp.--DidCORN la 10-a de marto 2017, 19:12 (UTC)