Diskuto:Valérie Trierweiler

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Francio, virinoj kiam ili edziniĝas kutime ekuzas la familian nomon de sia edzo - tamen ili ne leĝe estas devigitaj tion fari: ili povas sian tutan vivon uzi sian nasknomon, tio estas, la familian nomon de sia patro-. Kiam ili eksedziĝas virinoj rajtas plu uzi sian edzinan nomon - tio estas la familian nomon de sia eks-edzo -; tion ofte faras virinoj kiuj famiĝis kun edzina nomo, kaj ne volas ŝanĝi sian nomon eĉ kiam ili eksedziniĝis. Tiel estas kun la temulino de la artikolo. Ŝi naskiĝis Valérie Massonneau (Massonneau estas la familinomo de sia patro) edziniĝis al Denis Trierweiler kaj tiam ekestis nomata "Valérie Trierweiler". Ŝi disiĝis de li, estas divorcanta de li, kaj tamen plu estas nomata "Valérie Trierweiler". Do ne temas pri "vera nomo" kaj "plumnomo" sed pri fraŭlina kaj edzina nomoj. Simile estas kun fr:Martine Aubry naskita Martine Delors (ŝi estas la filino de Jacques Delors, kiu edziniĝis al Xavier Aubry, kaj kvankam ŝi disigis de li kaj intertempe denove edziniĝis al Jean-Louis Brochen, ŝi plu uzas la nomon de sia unua edzo. Kontraŭe Marine Le Pen uzas sian nasknomon kvankam ŝi edziniĝis dufoje (kaj ankaŭ eksedziniĝis dufoje kaj havas nun alian kunulon al kiu ŝi ne edziniĝis). --Arno Lagrange @ 18:56, 12 Sep. 2012 (UTC)