Valérie Trierweiler
Valérie Trierweiler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Valérie Massonneau | ||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1965 (59-jaraĝa) en Angers, Francio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono Universitato de Parizo Université Paris-Nanterre lycée Joachim-du-Bellay (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Denis Trierweiler (en) (1995–2010) Franck Thurieau (en) (1989–1992) vd | ||||
Amkunulo | François Hollande (2007–2014) vd | ||||
Infanoj | Léonard Trierweiler (en) ( Denis Trierweiler (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Valérie TRIERWEILER ((naskonome: Valérie Massonneau) [1]; naskiĝis la 16-an de februaro 1965 en Angers) estas franca ĵurnalisto kaj Unua damo de Francio.
Ŝi estas la kunulino de François Hollande, kiu estis elektita Prezidento de Francio la 6-an de majo 2012.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Valérie Trierweiler naskiĝis Valérie Massonneau en Angers kaj estis la kvina el ses infanoj.[2] Ŝia patro, Jean-Noël Massonneau, perdis kruron pro mino dum la Dua mondmilito kiam li estis 13-jaraĝa,[3] kaj mortis kiam li estis 53-jaraĝa dum lia filino estis 21-jaraĝa.[2] Ŝiaj avo kaj praavo estis proprietuloj de la banko Massonneau Angevine & Co. kiu estis vendita en 1950 al Crédit de l'Ouest. Post la morto de ŝia patro, ŝia patrino laboris kiel dungitino en la sketejo de Angers.[2]
Ŝi studis historion[2] kaj politikajn sciencojn kaj ricevis DESS (Diplomon de specialaj superaj studoj) pri politika scienco de Universitato Parizo-Panteono (Parizo I).[1]
En 2005 ŝi estis moderigisto de politikaj debatoj, ĉefe intervjuoj en la televida kanalo Direct 8, semajna televida programo kiun ŝi gvidis ĝis 2007. Ŝi ankaŭ moderigis kune kun Mikaël Guedj la semajnan programon Politiquement parlant ("Politike parolante") ekde septembro de la sama jaro.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝia unua geedzeco kun amiko el infanaĝo finiĝis per divorco sen infanoj. El ŝia dua edziniĝo al Denis Trierweiler, vic-redaktoro de la revuo Paris Match,[4] kaj ankaŭ verkisto kaj profesoro, naskiĝis 3 infanoj. Divorc-proceso kun Denis Trierweiler ne ankoraŭ estas finita.
Ŝi ekkonis François Hollande dum la Parlamentaj balotoj de 1988 kiam lia kunulino estis Ségolène Royal. Ili komencis rilaton en 2006, sed ĝi fariĝis publika nur en 2010.[3] La 25-an de januaro 2014, la prezidento François Hollande anoncis la disigon de ilia paro per AFP[5].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Jospin, Lionel; GLAVANY, Jean. (2002) Les 60 jours de Jospin, fotisto=Stéphane Ruet - kun partopreno de Valérie Trierweiler kaj laboratoire Central Color (france), La Martinière, p. 118 j, bindita. ISBN 2-7324-2915-5.
- Trierweiler, Valérie. (2012) “400 jours dans les coulisses d'une victoire”, François Hollande président, fotisto=Stéphane Ruet - antaŭparolo=François Hollande (france), Le Cherche midi, p. 200 j. ISBN 978-2-7491-2566-4.
- Trierweiler, Valérie. (septembro 2014) Merci pour ce moment (france). Les Arènes, p. 320 j. ISBN 978-2352043850.
- Trierweiler, Valérie. (septembro 2019) On se donne des nouvelles (france). Les Arènes, p. 320 j. ISBN 979-10-375-0004-5.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Valérie Trierweiler, la femme discrète, Le Point.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 "Valérie Trierweiler sort de l'ombre" par Marion Van Renterghem, lemonde.fr, 20 de oktobro 2011.
- ↑ 3,0 3,1 Marie Guichoux (20-26 oktobro 2011). “De l'ombre à la lumière”, Le Nouvel Observateur (2450), p. 68–69.
- ↑ François, Ségolène et Valérie. Le Nouvel Observateur (31 de aŭgusto 2011).
- ↑ http://www.lepoint.fr/societe/exclusif-afp-hollande-annonce-la-fin-de-sa-vie-commune-avec-trierweiler-25-01-2014-1784328_23.php Le Point - Oficiala disigo laŭ AFP