Paris Match

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paris Match
emblemo
gazeto • klaĉgazeta formato • Klaĉrevuo
Komenco 1949 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Levallois-Perret
Fondinto(j) Paul Gordeaux vd
Posedata de Hachette Filipacchi Médias • Jean Prouvost vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Paris Match

emblemo

gazeto • klaĉgazeta formato • Klaĉrevuo
Speco semajna revuo

Posedanto konzerno Hachette Filipacchi Médias
Establodato en marto 1949
Fondinto(j) Paul Gordeaux vd
Posedata de Hachette Filipacchi Médias • Jean Prouvost vd
Stabo interalie ĉefredaktisto Olivier Royant
Eldonkvanto 684 056 (stato de 2006)
ISSN 0397-1635

Retejo Paris Match
vdr

Paris Match - prononco laŭ IFA pa.ʁi 'matʃ, en esperantlingva transskribo [PaRI MAĈ] - estas franca semajna revuo. Ĝi kovras la temarojn de grandaj naciaj kaj internaciaj novaĵoj apud raportaĵoj pri la vivstilo de famuloj. La revuo fondiĝis en 1949 per la industriisto Jean Prouvost. Rapide konatiĝis ĝia moto "Le poids des mots, le choc des photos" (en Esperanto "la pezo de vortoj, la ŝoko de fotoj"), kio akcentigis ke ĉiam redakte gravis kaj tekstoj kaj bildoj.

En 1976 Daniel Filipacchi aĉetis la finance tiam malbonfartan revuon, kaj transformigis ĝin al unu el la plej sukcesaj kaj influaj revuoj de Francio. La revuo estas nun parto de la amaskomunilika konzerno Hachette Filipacchi Medias, kiu estas posedata per la financa grupo Lagardère. [1]

En junio 1985, Paris Match vendis pli ol milionon da kopioj en ĉiuj kiam kovrante la temon de unua flugo de franca kosmonaŭto per la usona Kosmopramo. Benoit Clair, altranga verkisto por Paris Match estis la unua ĵurnalisto kiu rajtis aliĝi al la trejnado de la ŝipanaro de trejnado ĝis la ekflugo el Cape Canaveral. Serio da artikolo pri la trejnado estis publigikita en Paris Match la 22-an de aprilo 1985, la 17-an de junio 1985 kaj la 20-an de januaro 1986. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Madjar (1997). "Daniel Filipacchi". Eldonejo Michel Lafon
  2. Patrick Baudry kaj Benoit Clair (1985). "Aujourd'hui le soleil se lève 16 fois" (en Esperanto: "hodiaŭ, la suno leviĝas 16 fojojn"). Eldonejo Michel Lafon