Diskuto:Valabio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hura!

Jen nova Ŭ-vorto kiun mi povas aldoni al mia listo! (Aŭ... Ĉu devas esti valabio?)

--Bab

Kompreneble en la Nova PIV estas "valibio", niel *ŭalabio*. Bertilo WENNERGREN

Ĉu ne "valabio" kun du a?

--Bab


Jes, kompreneble "valabio". Mi mistajpis. Sed se vi volas plian netradiciecan "ŭ"-vorton, vi povas aldoni "Sŭahila" al via listo. Bonaj vortaroj, kiel la Nova PIV, kompreneble enhavas "Svahila", sed la formo "Sŭahila" (aŭ eĉ "Sŭahela") aperas iafoje. Oni povas ankaŭ iam vidi nomformojn kiel "Gŭatemalo" anstataŭ "Gvatemalo" (oficiala formo). Eble ankaŭ "Zimbabŭo" estas listiginda (anstataŭ la normala "Zimbabvo"). Bertilo WENNERGREN

MI JAM TRANSIGIS LA ARTIKOLON AL Valabio! KIAL IU INVERSIGIS?

--Bab

Mi demandas la samon, ĉar ankaŭ mi ĵus volis movi ĝin al "Valabio", sed vidis, ke Bjørn tion jam faris, kaj ke iel tio estis nuligita. La Esperanta nomo estas "Valabio", punkto fino, kaj la artikolo estu Valabio.

Bertilo WENNERGREN


Ŝajnas ke redaktanto el IP 12.210.225.101 kiu redaktadas nur la artikolon pri Valabio ne emas respekti la regulojn de Vikipedio kaj ade fuŝas kion aliaj faras (inversigo de Ŭalabio/Valabio, ada memligado). Nun ŝli longigas la navigilon pli perdige ol helpe. Mi do ne forigis tiun longan navigilon, sed resuprenmetis pli simplan. Bv legi Vikipediista_diskuto:12.210.225.101. Arno

Do, ni tuj forbaru IP 12.210.225.101 de la Vikipedio. Se ion tian faras persono, kiu redaktas nur de anonima IP-numero, oni povas forbari sufiĉe senkompate, laŭ mi. Bertilo WENNERGREN

¡Forbaru min! vi ne eĉ konas min. Mi ne sciis ke ili jam trovis la artikolon. Mi ne intence kontraŭbatalis ĉiujn vin. Mi nun respondas al ĉiuj demandoj:

Mi opinias, ke stativo por lokoj, bestoj, personoj, k. t. p. literumiĝu kep oni diras ilin en la oriĝinal lingvo tiom eblas. Mi kredas iun ĉi por pragmataj kialoj:

Supozu, ke Germano venas al Usono. La Germano serĉas Ŭaŝingtono. La German scias ke la angla literumo estas Washinton. Germane, Washington estas Vaŝingto. In la PIV, Ŭaŝintono estas Vaŝingtono. La German petas al usonano la demandon:

"¿Ŭer es Vaŝington?" (¿Kieas Ŭaŝintono?)

La usonano diras:

Aj du nat no. (Mi ne scias.)

Verŝajne ne. Akĉento kun intermiksitaj "v" kaj "ŭ" sonoj estas en usono bone konata stereotipo pri mez- kaj orient- eŭropanoj, ekz germanoj kaj rusoj. Neniu usonano devus peni kompreni tian simplan interŝanĝon de similegaj sonoj. --Brion VIBBER

La usonano neniam aŭdis la vorton "Vaŝingtono."

Se la Germano trovas Ŭaŝingtono" en la vortaro kaj scias ke angleparolanto literumis la vorton Washingtono, tiam the Germano eble pensis:

"W = Ŭ"

La Germana petas al usonan la demandon:

"¿Ŭer es Ŭaŝington?" (¿Kieas Ŭaŝington?)

La usonano diras la respondon:

"Tzer." (Tie)

La usonano konas la vorton "Ŭaŝington."

Mi opinias ke estontece, PIV havu multajn Ŭ-vortojn.

¿Kial mi uzas memligojn?"

Mi ne sciis ke mi ne uzu ilin. Des pli da ligoj, ju pli da konsidero je Google.Com. Je la tempo mi ne sciis kial alia ne uzas pli da memligoj. Nun mi scias ke memligo ne permesiĝas.

Ĉu vi ankoraŭ volas farbari min?

Ŭalabio 08:11, 5. Mar 2003 (UTC)

Postskribo:

Bedaŭras pri la bela bildo de ŭalabio. Estas la manko de la bildo scipovemigis mi serĉi diskuton.