Diskuto:Valentino Serov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas ke ĉi-tekste taŭgas la esperantigo de la persona nomo Valentin per aldono de o-finaĵo. Se la homo estus konvinkita esperantisto kiu publike uzintus tiun formon, se li estus italo, en kies pasporto estus la persona nomo kun o-finaĵo, aŭ se temus pri elektita artista nomo Valentino, kiun tre uzus la amaskomunikiloj skribante pri la persono, tiuj kialoj ĉiuj estus validaj argumentoj. Sed simple pro tio ke vikipedia teksto estas esperantlingva, esperantigi personan aŭ familian nomojn, havas tre striktajn limojn: Nur se publika persono en la esperantlingva literaturo amase estus citata per esperantigita nomo (ekzemplo inter relative malmultaj estus Ŝekspiro, kvankam ties e-lingva artikolo bone kompreneble nacilingve nomatas William Shakespeare), en vikipedia teksto bone pravigeblus e-lingvigo de persona aŭ/kaj familia nomoj. ThomasPusch (diskuto) 19:31, 24 Okt. 2015 (UTC)