Saltu al enhavo

Diskuto:Viktorin Strigel

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto ĝis nun estis sub "esperantlingva" titolo Viktorino Strigelo. Mi tamen eĉ ne unu eksteran referencon trovis pri tiu laŭdira nomo, nur trovis multajn nacilingvajn eksterajn referencojn pri nomo Viktorin Strigel, foje kun latinigita persona nomo Victorinus Strigel. Vikipedio estas enciklopedio kiu baze resumigas eksterajn fontojn kaj ne inventas vortojn aŭ faktojn: se haveblos kaj ĉi tie detale notiĝos eksteraj referencoj el esperantaj vortaroj, el la esperantlingva literaturo aŭ el la internacia gazetaro pri ia nomformo "Viktorino Strigelo", eblos diskuti ĉu tiuj fontoj por esperantlingva teksto pli pezas ol la nacilingvaj fontoj, sed nuntempe neniu tia referenco videblas, kaj la teksto nepre devos titoliĝi "Viktorin Strigel" (kiu fakte same simple legeblas kiel la "esperantigita" formo kun algluitaj o-finaĵoj - nur la familia nomo komenciĝas en gramanlingva prononco sone per "ŝ"). ThomasPusch (diskuto) 13:23, 2 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

PS:@Claudio Pistilli: Post la alinomigo mi ankoraŭ vidis ke estis vi kiu en 2015 movis la tekston de 2014 al nova "esperantlingva" titolo Viktorino Strigelo. Tial mi ankoraŭ aparte alskribas vin. Ne estas granda temo, kaj mi ne admonas, ne emocie kritikas: sed estas simple tiel kiel mi supre skribis. Sen konvinkaj eksteraj referencoj oni prefere ne inventu esperantlingvajn nomojn... Bonan dimanĉon, ThomasPusch (diskuto) 13:30, 2 jun. 2024 (UTC)[Respondi]