Diskuto:Vojranda kruco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni jam en 2018 proponis kunigi tiun paĝon de 2006 kun la teksto kamparkruco de 2016. La propono tre saĝas, ĉar evidente temas pri la sama ideo, kaj mi dirus ke la nomo "vojranda kruco" (bonos konservi alidirektigon de la pli konciza nomo "vojkruco" ĉi tien) pli bonas ol "kamparkruco", ĉar por la difino tute ne necesas ke la monumenteto estu en kamparo aŭ ĉe kampo, sed ke ĝi estu ĉe vojo (ankaŭ povas esti en arbarego aŭ en malcentra parto de urbo). @Petr Tomasovsky: Ĉu vi emus fari tion, enportante ĉiun indan informeron el la pli nova dua teksto, ĉar vi estas la baza verkinto de la origina teksto de 2006? Se vi farus tion, ĉu vi povus atenti flanke ankaŭ krei tekston pri la loĝloko Přerov nad Labem, kio nun ekde pli ol 16 jaroj estas tri ruĝaj ligiloj en tiu ĉi teksto? ThomasPusch (diskuto) 07:13, 4 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Petr Tomasovsky: Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 12:21, 16 sep. 2023 (UTC)[Respondi]