Saltu al enhavo

Diskuto:Vytautas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi mem, post kiam mi kreis la paĝon la 2-an de septembro 2006, iam en plua redakto de tiu tago post ĉiuj historia gravaj nacilingvaj nomoj de lia nomo en la unua frazo aldonis la aserton "esperante Vitaŭto", kaj tiun nomon mi krome en la teksto ne uzis (poste oni movis ĉiujn alilingvajn nomojn al la informkesto dekstre, en la unua frazo restis nur la litova kaj esperanta formoj kaj la variaĵo "Vitaŭto" jam pro tio iĝis pli videbla). Mi komprenas ke iuj kiuj ne kutimas legi nomojn en la litova lingvo en esperanta teksto kaj eĉ pensas, «se li alparoliĝis per diversaj nomoj en la mezepokaj formoj de la litova, latva, alt- kaj platgermana, pola, sveda kaj rutena, ĉu tiam ne en esperanta teksto uzo de la esperanta nomo estus pli kulture "neŭtrala"»? Kaj fakte, por esperanta formo de la litova nomo la formo "Vitaŭto" naturas. Kiun alian formon eblus sence uzi? Sed mi substrekas, ke mi tiam ne havis eksteran referencon por mia aserto kaj daŭre mi ne havas ĝin. Mi ne abonas la gazeton "Litova stelo" kaj neniam vidis esperantan artikolon kun tiu nomo pri li en iu esperantlingva gazeto, ankaŭ ne internacie ekzemple en "Monato", kaj ĉar mi bone komprenas la litovan kaj Esperanton, mi neniam aĉetis por mia bretaro grandan litovan-Esperantan vortaron en kiu mi povus serĉi pri renoma referenco por esperantlingva formo "Vitaŭto". Do mi substrekas ke mia aserto pri esperanta formo "Vitaŭto" estas ankoraŭ senreferenca. ThomasPusch (diskuto) 09:19, 30 maj. 2024 (UTC)[Respondi]