Diskuto:Wojciech Korfanty

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu troveblas iu referenco kiam Adalbert Korfanty decidis kaj sukcesis oficiale ŝanĝi sian personan nomon al la "pli pola", libere elektita persona nomo "Wojciech"?? La germana vikipedio skribas ke "post la fino de la milito", do fine de 1918 aŭ en 1919, kvankam sen ekstera referenco.

Lige al tio ankaŭ estus interesa la demando kiam li iĝis ŝtatano de Pollando - plej laste probable en 1919, kiam li iĝis membro de la Konstituciodona Asembleo, sed ne antaŭ mezo de novembro 1918, ĉar ĝis tiam neniu Pollando ekzistis, kiu povus doni ŝtatanecon. Supozeble la akiro de pola ŝtataneco kaj memelekto de nova persona nomo koincidis, sed bonus havi konfirmon pri tio. ThomasPusch (diskuto) 02:03, 8 maj. 2024 (UTC)[Respondi]