Diskuto:Zhang Ziyi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trosekseca foto[redakti fonton]

Saluton ĉiuj!

Miaopinie la nuna foto de Zhang estas tro sekseca, aŭ eĉ duon-pornografieta. Mi mem (kiel malino) ŝat(et)as la bildon, sed aliflanke mi ne scias ĉu Zhang mem kontentus esti tiel ĉi prezentata en enciklopedio. Mi proponas anstataŭe uzi la bildon de la Vikipedio Angla aŭ Ĉina. Mi volas viajn komentojn! Bab 08:20, 10. Aŭg 2005 (UTC)

La foto estas bonega:) Narvalo 08:22, 10. Aŭg 2005 (UTC)

Bab, ĉu baniĝantaj virinoj en bikinoj sur strandoj estas ankaŭ pornoaktorinoj? Eble vi ankoraŭ ne vidis ĝustajn pornografiajn fotojn, se vi konsideras tiun ĉi foton "pornografietan". Petro 10. Aŭg. 2005 13:01 (UTC)
Mi certe vidis pornografiajn fotojn. Eble mi troreagis al ĉi artikolo, sed mi tamen sentis ke serioza enciklopedio ne estas loko por (dis)montri hominojn en bikinoj, eĉ se ili estas aktoroj. Bab 08:39, 11. Aŭg 2005 (UTC)
Mi havas edzinon kaj infanojn. Tia bildo estas danĝera! :-) Pro tiu, mi preferas la pli mildan bildon. --Yekrats 10:47, 11. Aŭg 2005 (UTC)
Mi vidas, kiel malmulte povas amuzigi iujn. Por ĉiuj mi havas unusolan respondon: bonvolu vidi kaj rigardi artikolojn pri mamopeniso. Ankoraŭ ĉi tie mankas fotoj de vulvo, nasko. Tio estas certe en ordo. Kaj se tiu ĉi bildo ne plaĉas al iu, por tiu mi havas ankaŭ unusolan respondon: transŝaltu al alia programo. Salutante restas Petro :-) 11. Aŭg. 2005 15:21 (UTC)
Petro, la bidoj de mamo kaj peniso estas konvenaj, ĉar (laŭ mia opinio) ili estas enciklopediecaj. La vira kaj virina formo ne ofendas min -- nek mian edzinon, kiu estas artistino. ;-) Tamen (denove laŭ mia opinio) la bildo de Zhang en subvestoj ne estas realeca bildo. La bildo de ŝia vizaĝo ŝajnas pli natura kaj reala al mi. Ni celas montri realecon, ne fantazion, ĉu ne? --Yekrats 18:03, 11. Aŭg 2005 (UTC)

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]

Mi forigis ĉiujn eksterajn ligilojn ĉar unu el ili aktivigis spam-filtrilon. --Internaciulo 16:39, 15. Dec 2006 (UTC)