Diskuto:Zug (Okcidenta Saharo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estis ĝis nun pluraj internaj ligiloj, kiu gvidis al titolo "Zug", kaj tie atendis tekston pri la svisa urbo, kaj estas neniuj ligiloj, kiuj ligas al la loĝloko en okcidenta Saharo - fakte loĝloko estas estas tro fanfarona vorto, se ĝustas la indiko informkesta ke tie laŭ lasta nombro de 2014 loĝis ekzakte 0 loĝantoj. Evidente esperantistoj, pensante pri artikolo "Zug", tie pli atendas la viglan kaj en multaj tekstoj menciatan urbon Zugo (komunumo) ol la neloĝatan lokon de koordinatoj en la Saharo. Tial nur sencas, ke la titolo pri la neloĝata dezerta punkto nomiĝas Zug (Okcidenta Saharo), kaj la baza titolo "Zug" rezerviĝu por la svisa urbo. ThomasPusch (diskuto) 09:30, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]