Diskuto:Zvinglo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La elparolo de tiu-ĉi nomo estas cvingli - do ĉu ni ŝanĝu ankaŭ la nomon de la artikolo, aŭ ĉu "Zvingli" estas jam akceptita formo? --Schuetzm 15:55, 20. Aŭg 2004 (UTC)


Efektive; kaj la transskribo en la lingvojn kiuj ne estas sklavigitaj de skribismo spegulas tion: ruse estas Цвингли (kun [ts]).

La formon Zvinglo konas nek PIV, nek NPIV; ĝi malestas ankaŭ en la «Nepivaj vortoj» de A. Cherpillod, kiu registras multajn asimilitajn nomformojn mankantajn en PIV. Do, la formo «Zvinglo» probable ne havas firman tradicion.

Persone, mi preferus la laŭsonan transskribon «Cvinglo» (simile al «Salcburgo»; simetrie al «Kalvino»).

Sergio (diskuto) 04:28, 8 Sep. 2013 (UTC)