Distrikto Ĥvastoviĉi (Kaluga provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la distrikto en Kaluga provinco

Distrikto Ĥvastoviĉi (Ĥvastoviĉskij, ruse Хвастовичский район) estas municipa distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas sude de la provinco kaj limas kun distriktoj Uljanovo, Duminiĉi, Ĵizdra. Krome, ĝi limas kun Orjola provinco kaj kun Brjanska provinco.

Administra centro de la distrikto estas vilaĝo Ĥvastoviĉi.