Distrikto Baden (Aŭstrio)
| Distrikto Baden (Aŭstrio) | |
| Mapo | |
| distrikto de Aŭstrio | |
|---|---|
| Statistikaĵoj | |
| Ŝtato | |
| Federacia lando | |
| Regiono | |
| Ĉefurbo | Baden |
| Areo | 753,37 km² |
| Loĝantaro | 146 203 loĝantoj (en 2019) |
| Loĝdenso | 194 loĝantoj/km² |
| Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
| Retejo | Oficiala retejo |
Distrikto BADEN (germane: Bezirk Baden) troviĝas en la centra orienta parto de la aŭstria federacia lando Malsupra Aŭstrio kaj apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Distrikta ĉefurbo estas Baden. Laŭ la stato de 2019 en la distrikto vivis 146 203 loĝantoj sur areo de 753,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 194 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Distrikto Mödling, Distrikto Sankt Pölten-Land, Distrikto Lilienfeld, Distrikto Wiener Neustadt-Land, Distrikto Eisenstadt-Umgebung kaj Distrikto Bruck an der Leitha.
Komunumoj en la distrikto
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el la unuopaj komunumoj Alland, Altenmarkt an der Triesting, Bad Vöslau, Baden, Berndorf, Blumau-Neurißhof, Ebreichsdorf, Enzesfeld-Lindabrunn, Furth an der Triesting, Günselsdorf, Heiligenkreuz, Hernstein, Hirtenberg, Klausen-Leopoldsdorf, Kottingbrunn, Leobersdorf, Mitterndorf an der Fischa, Oberwaltersdorf, Pfaffstätten, Pottendorf, Pottenstein, Reisenberg, Schönau an der Triesting, Seibersdorf, Sooß, Tattendorf, Teesdorf, Traiskirchen, Trumau kaj Weissenbach an der Triesting.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
