Saltu al enhavo

Distrikto Bludenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Bludenz
Mapo
distrikto de Aŭstrio
Statistikaĵoj
Ŝtato  Aŭstrio
Federacia lando Vorarlbergo
Regiono Orientaj Alpoj
Ĉefurbo Bludenz
Areo 1 287,52 km²
Loĝantaro 64 103 loĝantoj (en 2020)
Loĝdenso 50 loĝantoj/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Retejo https://www.vorarlberg.at/bhbludenz Oficiala retejo
vdr

La Distrikto BLUDENZ (germane: Bezirk Bludenz) troviĝas en la sudoriento de la aŭstria federacia lando Vorarlbergo. Distrikta ĉefurbo estas Bludenz. Laŭ la stato de 2020 en la distrikto vivis 64 103 loĝantoj sur areo de 1 287,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km². La teritorio enlande havas komunan limon kun distrikto Feldkirch, distrikto Bregenz, distrikto Landeck kaj distrikto Reutte.

La distrikto situas en la Orientaj Alpoj en la Silvretta-Montoj. La alteco estas pli ol 2000 m kaj ĝi atingas pli ol 3000 m ĉe la limo kun Svislando. Nur en la nordokcidenta parto de la distrikto la altitudo en la valo Montafon estas malpli ol 1000 m.

Komunumoj en la distrikto

[redakti | redakti fonton]

La distrikto Bludenz konsistas el 29 komunumoj, el kiuj unu estas urbeto kaj du urbetoj: Bartholomäberg, Blons, Bludenz, Bludesch, Brand, Bürs, Bürserberg, Dalaas, Fontanella, Gaschurn, Innerbraz, Klösterle, Lech, Lorüns, Ludesch, Nenzing, Nüziders, Raggal, Sankt Anton im Montafon, Sankt Gallenkirch, Sankt Gerold, Schruns, Silbertal, Sonntag, Stallehr, Thüringen, Thüringerberg, Tschagguns kaj Vandans.

Najbaraj distriktoj estas:

distrikto Feldkirch kaj distrikto Bregenz en la nordo. Ĝi limas oriente kun Tirolo, sude kun la kantono Grizono de Svislando kaj okcidente kun Liĥtenŝtejno.

Ĉirkaŭ Distrikto Bludenz
Feldkirch, Bregenz
Liĥtenŝtejno Distrikto Bludenz Tirolo
Svislando

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]