Distrikto Brzeg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Brzeski (Opolski))
Saltu al: navigado, serĉo
Distrikto Brzeg
Pola nomo powiat brzeski
Flago Blazono
Situo en regiono
Provinco Opolio
Ĉefurbo Brzeg
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 2
    kampaj 3
Urbeco 57,34
Areo 876,52 km2
Loĝantaro 92637 (en 2005)
Loĝdenso 105,69/km2
Aŭtokodo OB
TERYT 5.16.23.01.00.0
Estro Maciej Stefański
Adreso de estraro ul. Robotnicza 20
Retpoŝto de estraro starostwo@brzeg-powiat.pl
Poŝtkodo de estraro 49-300
Telefono de estraro (+48) 77 444 79 00
Fakso de estraro (+48) 77 444 79 03
Retpaĝaro de distrikto http://www.brzeg-powiat.pl/
v  d  r
Information icon.svg

La Distrikto Brzeg - pole powiat brzeski (la urbonomo estas adjektivigita) - estas distrikto en la provinco Opolio de Pollando. Administra centro estas la urbo Brzeg (germane Brieg). Ĝis la jaro 1945 la distrikta teritorio kaj ankaŭ ties ĉefurbo apartenis al Germanio kaj havis germanlingvan loĝantaron, kiu estis forpelita ĝis la jaro 1947. Ĝin anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.

Loĝantaro (datumoj por la 30-a de junio 2005):

Entute Virinoj Viroj
Homoj  % Homoj  % Homoj  %
Ĉie 92637 100 47598 51,4 45039 48,6
En urboj 53063 100 27824 52,4 25239 47,6
En vilaĝoj 39574 100 19774 50 19800 50