Distrikto Sankt Veit an der Glan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La distrikto Sankt Veit an der Glan, germane Bezirk Sankt Veit an der Glan, aŭ pli koncize distrikto Sankt Veit troviĝas en la nordorienta parto de la aŭstria federacia lando Karintio. Ĉefurbo estas Sankt Veit an der Glan. Areo: 1.493,67 km², loĝantaro: 56.512 (en 2011).

Komunumoj en la distrikto[redakti | redakti fonton]

Gurk[redakti | redakti fonton]

La urbeto Gurk (8 en la mapo) havis dum pluraj jarcentoj superregionan signifon kiel sidejo de la romkatolika episkopujo Gurk, kies episkopo estis rekte subordigita al la ĉefepiskopo de Salcburgo, same kiel la episkopo de Chiemsee. Hodiaŭ ĝi estas restrukturita al episkopujo Gurk-Klagenfurt, kiu kovras tutan Karintion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]